Statuso de Libera Suverena Vivanta Homo

La Libera Suverena Vivanta Homo havas Korpon el karno, ostoj, kaj en siaj vejnoj cirkulas sango, Animo, Spirito, kiu konsistas el memoro, racio kaj volo, Konscienco, Konscio, Menso.

Ne estas obstaklo inter la Libera Suverena Vivanta Homo kaj la Kreinto, do en la piramida aranĝo de la mondo en ĉi tiu realo li estas ĝuste sub la Kreinto.

La Libera Vivanta Homo estas SUVERENO.

Li ekzercas la potencon donitan al li de la Kreinto laŭ konscienco, honoro kaj justeco per ordonoj en aferoj tuŝantaj la Genron, la Nacion kaj la Familion. La Libera Suverena Vivanta Homo agas laŭ sia konscienco kaj rekta konekto al la Kreinto - Genro - Vivprincipo.

La Libera Suverena Vivanta Homo juĝas ĉion, kaj li ne estas juĝata de iu homo, nur liaj agoj estas juĝitaj.

La Libera Suverena Vivanta Homo ne estas submetita al sklavaj kontraŭleĝaj leĝoj, ne estas persono, kaj laŭ la Kosmaj Konoj, neniuj fortoj aŭ aliaj establadoj povas ataki, minaci aŭ trudi liajn naturajn rajtojn, liberecon, sanon, vivon kaj interveni ĝian biokampon. 

La esenco de la estado de Libera Suverena Vivanta Homo estas transcendeco - la kapablo malstreĉi sian menson por ke ĝi povu krei ion novan kaj harmonian. Ion perfektan kio venas rekte el la koro.

La Libera Suverena Vivanta Homo povas transiri la limojn inter du regnoj, io preter mensa kaj sensa sperto.

La Libera Suverena Vivanta Homo eniras sin, en sian propran internan memon, kaj prezentas la mondon en homa konscio kaj homa estaĵo.

La Libera Suverena Vivanta Homo povas, sole kaj kun plena konscio, aboli la sklavecon je ĉiuj niveloj en ĉi tiu realaĵo.

La Libera Suverena Vivanta Homo konscie akceptas la taskon preni respondecon pri siaj pensoj kaj agoj.

La Libera Suverena Vivanta Homo estas batalanto kaj protektanto de la Genro, Nacio kaj Familio.


Preparita la 08.10.2021 de slávka králiková, Libera Suverena Vivanto

Kun la konsento de la aŭtoro el la slovaka la 09.01.2022 tradukis josef polách, Libera Suverena Vivanto

Ĉi tiu Statuso de Libera Suverena Vivanto estas submetita al kopirajto laŭ Akto 121/2000 Kol., Ĉiu kopiado kaj kundivido en aliaj retejoj estas submetita al la konsento de la aŭtoro: slávka králiková, Libera Suverena Vivanto ©.

.